[’Le Monde diplomatique’ en Esperanto]

/article2315.html

  • [’Le Monde diplomatique’ en Esperanto]
    http://eo.mondediplo.com/article2315.html

    Depost la atencoj de la 13-a de novembro en Parizo, Francujo aliĝis al la movado, dum kelkaj politikaj respondeculoj konsideras la Schengen-interkonsentojn, kiuj organizas la liberan cirkuladon de homoj inter la subskribintaj ŝtatoj, kiel unu el la kaŭzoj de la amasmortigo. « Schengen mortis », juĝis s-ro Nicolas Sarkozy, prezidanto de la partio ’La Respublikanoj’. « La foresto de naciaj landlimoj estas krima frenezaĵo », aldonis s-ino Marine Le Pen (Nacia Fronto), dum s-ro Nicolas Dupont-Aignan (Debout la France) postulis « la restarigon de niaj naciaj landlimoj por eviti la enŝteliĝon de ĝihadistoj ». « Se Eŭropo ne prenas siajn respondecojn, tiam la tuta Schengen-sistemo estos kontestata », ankaŭ minacis s-ro Manuel Vals [1].

    Malkovro de 71 putriĝantaj kadavroj en kamiono, en Aŭstrujo, emocio antaŭ la foto de siria infankadavro grundita – inter multaj aliaj – sur turka plaĝo : pluraj dramoj markis la pasintan jaron, kiuj ŝajne kaŭzis kolektivan ekkonsciiĝon, antaŭ ol la intereso iris aliloken. La politikaj gvidantoj indignis, kaj poste kulpigis la pasigistojn. La franca ministro pri internaj aferoj, s-ro Bernard Cazeneuve, anoncis « senkompatan lukton kontraŭ la organizoj de hom-komerco », dum lia germana samulo, s-ro Thomas de Maizière, promesis « lukti kontraŭ la krimaj bandoj de pasigistoj, kiuj negocas hom-mizeron ». La « pasigistoj » estas idealaj kulpantoj ; sed ili simple profitas el la distanco kiu pliiĝas inter la enmigradaj leĝaj vojoj en Eŭropo kaj la tre forta postulo pri elmigrado, aparte el Mez-Oriento kaj Afriko.

    #Schengen